EkonomioKIRGIZIOKriptovalutoj: defioj kaj ŝancojLastatempe kreskas la rolo de la malgranda Kirgizio kiel la centro de la regiona merkato de kriptovalutoj. La lando kunlaboras ne nur kun klientoj el Meza Azio kaj Rusio, sed aktive partoprenas ankaŭ en la tutmonda kriptofinanca ekonomio. Prezidanto Sadyr Ĵaparov deklaris tiun sektoron prioritato de sia ekonomia kaj financa politiko, sed tio sola ne sufiĉas por klarigi la sukceson de Kirgizio – almenaŭ ne plene. Gigantaj sumoj kompare kun la MEP de la landoEn 2025 la sumo de la transakcioj per kriptovalutoj registritaj en Kirgizio superis 31 miliardojn da usonaj dolaroj (USD). Tio signifis trioblan kreskon kompare kun 2024; ĝi ankaŭ je pli ol duono superis la nominalan malnetan enlandan produkton (MEP) de la lando, kiu en 2025 proksimiĝis al 23 miliardoj. La indico de Chainalysis Global Crypto Adoption montras leviĝon de la 76a loko en 2024 al la 19a loko en 2025 laŭ la kvanto de kriptovalutaj fluoj. Komence de 2026 en Kirgizio funkciis pli ol 200 kriptovalutaj monŝanĝejoj kaj 11 industriaj minejoj por kriptovalutoj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Maksat KUDAJBERGEN
korespondanto de MONATO en Kirgizio
|