MedioNATUROKie naskiĝas fulmotondrojDifini la precizan lokon, kie fulmotondro ekestas, estas malfacile. Brita-aŭstra esplorteamo trovis klarigon helpe de donitaĵoj pri milionoj da fulmotondroj en Afriko, kial fulmotondroj okazas en iuj lokoj kaj ne en aliaj. En la esploro la teamo, gvidata de Christopher Taylor el la Centro por Ekologio kaj Hidrologio de Britio kaj Wolfgang Wagner el la Departemento pri Geodezio kaj Geoinformado ĉe la Teknika Universitato de Vieno, Aŭstrio, apogis sin sur donitaĵoj de la Monda Organizaĵo pri Meteologio, laŭ kiuj fulmotondroj en Afriko kaŭzis proksimume 30 000 mortojn kaj tutmonde ekonomiajn perdojn en grandeco de 500 miliardoj da usonaj dolaroj (proksimume 430 miliardoj da eŭroj) inter 2010 kaj 2019. Ambaŭ gvidantoj prezentis la rezultojn en intervjuo al Aŭstra Gazetara Agentejo (APA). La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Evgeni GEORGIEV
korespondanto de MONATO en Vieno
|