MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Lingvo

LINGVOPOLITIKO

Novaj iloj por konservi lingvojn en Latin-Ameriko

La lingvoj, kiujn ni parolas, estas unu el la plej gravaj elementoj de nia persona identeco. En Latin-Ameriko multaj indiĝenaj lingvoj riskas malaperi pro multaj kialoj, kiel diskriminacio aŭ migrado. Nun tamen aperas novaj teknologiaj iloj por helpi homojn, kiuj parolas lingvojn de indiĝenaj popoloj, kaj homojn, kiuj volas lerni ilin.

Altvalora sed minacata heredaĵo

Indiĝenaj lingvoj estas gravaj kaj tre valoraj elementoj de la latin-amerika kulturo. Tiuj lingvoj, pli ol 400 laŭ Unesko, estas tre diversaj kaj havas tre malsimilajn situaciojn en la latin-amerikaj socioj. Ekzemple, en Paragvajo aŭ Bolivio la indiĝenaj lingvoj havas elstaran pozicion en la vivo de la homoj. Lingvoj kiel la gvarania aŭ la keĉua havas milionojn da parolantoj, leĝan agnoskon kaj protekton,  male al aliaj lingvoj, kiuj havas malmultajn parolantojn, estas objekto de diskriminacio kaj ne havas grandan povon en siaj landoj. En socio kiel la ĉilia nur ĉirkaŭ 5 elcentoj de la loĝantoj parolas almenaŭ iun indiĝenan lingvon, eĉ se pli ol 10 elcentoj de la ĉilianoj identigas sin kiel indiĝenojn.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Leonardo ARAYA
korespondanto de MONATO en Ĉilio


Leonardo ARAYA estas magistro pri sociologio.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Leonardo Araya el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2026-06-14