Moderna vivoSOCIOAventuro komenciĝas ĉe via pordo!Tiel regiona gazeto La Provence, en suda Francio, titolas artikolon pri librodeponejoj, kiuj floras nun ĉie: estas pli ol 600 en la regiono. Kiu ajn bushaltejo, malnova telefonbudo aŭ fridujo, iĝas librejo, kie eblas senpage preni, interŝanĝi, deponi libron. Tio estas pli simpla ol bibliotekaj demarŝoj, ĉar necesas nek membriĝi, nek plenigi slipon, nek redoni la libron je preciza dato. En vilaĝoj, urboj kaj eĉ en urbaj bibliotekoj pli ol 18 000 librodeponejoj en Francio ebligas al la kulturo ŝanĝi la mondon. Eĉ unuopuloj organizas deponejon ĉe siaj pordoj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Renée TRIOLLE
Francio
Renée Triolle estis dum 20 jaroj reprezentanto de UEA ĉe Unesko.
|