ArtoDOKUMENTAJ FOTOJDu prezidentojEn februaro kaj marto 2026 fotoekspozicio Du prezidentoj okazis samtempe en Jekaterinburgo kaj Moskvo. Ĝi estis dediĉita al la 95aj datrevenoj de Miĥail Gorbaĉov – la unua prezidento en Sovetio, kaj Boris Jelcin – la unua en Rusio. Ĉirkaŭ 100 fotoj estis prezentitaj. Ambaŭ politikistoj naskiĝis en 1931: Jelcin la 1an de februaro kaj Gorbaĉov la 2an de marto. La ekspozicio estas unika kaj apenaŭ estus ebla dum la vivoj de la prezidentoj. Se ili estis samideanoj antaŭ 1987, poste ili fariĝis kontraŭuloj kaj ne komunikiĝis ekde 1991. Jelcin mortis en 2007 kaj Gorbaĉov en 2022. La ideo pri ĉi tiu ekspozicio apartenas al Ludmila Telen, ĵurnalistino, kiu laboris por la progresema gazeto Moskovskie novosti (Moskvaj novaĵoj) kaj por aliaj amaskomunikiloj kaj nun estas la unua vicdirektoro de la Prezidenta Centro de B. N. Jelcin, kiu malfermiĝis en Jekaterinburgo en 2015. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Aleksej SALOMATOV
Rusio
|