PolitikoOPINIOŜanco maltrafita en ItalioLa 22an-23an de marto italoj estis vokitaj al referendumo pri ŝanĝo de la konstitucio: la leĝo tion koncernanta ne havis du-trionan konsenton en ambaŭ branĉoj de la parlamento, do ĝi bezonis konfirmon per popola referendumo. Kiuj volas, ke la leĝo estu konfirmita, voĉdonu JES, kiuj volas, ke ĝi ne estu konfirmita, do forfalu, voĉdonu NE. Divido de karierojLa leĝo koncernis la rilatojn inter juĝistoj kaj prokuroroj, kiuj havas samajn karierojn kaj estas submetataj al samaj eventualaj punoj aŭ sankcioj. La parlamenta majoritato, kiu iniciatis la leĝon, opiniis, ke tiu sameco ne estas sufiĉa garantio de egala situacio antaŭ juĝisto inter prokuroro kaj advokato defendanta akuziton. La leĝo preskribis disigon de la karieroj kaj starigon de malsamaj kortumoj, kiuj juĝu dise prokurorojn kaj juĝistojn. Tiu divido ekzistas en 21 el 27 EU-landoj, ja aspektus strange, ke akuzanto kaj juĝanto laŭiru samajn kulturajn kaj pensajn itinerojn, kaj bedaŭrinde kelkfoje okazis, ke la juĝo senkritike apogiĝis sur la argumentadoj de la akuzo, kaj, ke nur plurajn jarojn poste, la kulpigito estis deklarita, de alia juĝkomisiono, senkulpa kaj poste kompensita de la ŝtato pro maljusta enkarcerigo. Tio veras, sed la juĝisto, kiu lin antaŭe erare kondamnis, estis neniel respondecigita kaj pluiris sian karieron, kelkfoje kun gravaj promocioj. La batalo inter la JES-favorantoj kaj la NE-favorantoj estis tre akra, tiel ke la prezidento de la respubliko plurfoje rekomendis, ke oni malaltigu la tonon de la konflikto, sed li restis ne-multe aŭskultata: multis atakoj, ne nur vortaj, al la specifaj personoj (precipe la registaraj), anstataŭ al la argumentoj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Carlo MINNAJA
korespondanto de MONATO en Italio
|