Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Politiko

REAGO

Faktaj eraroj

Mi estas regula leganto de via revuo, kaj por mi MONATO estas ne nur ŝanco plibonigi mian Esperanton, sed ankaŭ fonto de informoj pri la nuntempa mondo. Pro miaj interesoj mi speciale legas artikolojn pri politiko. Ili ofte priskribas temojn, kiuj ne aperas en la pola gazetaro.

Sed mi ŝatus rimarkigi, ke en la lastaj numeroj mi trovis faktajn erarojn. Ekzemple en la artikolo „La socialisma enmigrinto, kiu iĝis urbestro de Nov-Jorko” (MONATO 2026/02, p. 5) de Brandon Sowers estas informo, ke Jawaharlal Nehru estis la unua prezidanto de sendependa Barato. Tio ne estas vero – Nehru estis la unua ĉefministro de la sendependa Barato kaj neniam estis prezidanto. La unua prezidanto estis Rajendra Prasad.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Radosław GŁOWACKI
Pollando

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Radosław Głowacki el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2026-05-22