Moderna vivoFESTOJFajroj kaj riveraj deziroj: Printempo en EdirneEn la nokto inter la 5a kaj 6a de majo en la turka urbo Edirne la aero ne malvarmiĝas, sed male: ĝi varmiĝas pro la flamo de miloj da fajroj kaj la energio de la dancanta homamaso. Hıdrellez 1 estas antikva rito, kiu transformas la historian urbon en scenejon de espero. Hıdrellez estas unu el la plej karismaj festoj de la turka mondo, markanta la tagon, kiam la profetoj Hızır (reprezentanto de la tero kaj fekundeco) kaj İlyas (reprezentanto de la akvo) renkontiĝis sur la tero. Kvankam oni festas ĝin tutmonde, ĝi estas festata tre vigle ankaŭ en Edirne, la iama ĉefurbo de la Otomana Imperio, proksime al la limoj kun Grekio kaj Bulgario. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Vasil KADIFELI
Turkio
|