PolitikoPINTKUNVENOJErevano: Eŭropa Unio inter unueco kaj realoLa 4an de majo 2026 okazis en la armena ĉefurbo Erevano jam la oka multflanka pintkunveno de la Eŭropa Politika Komunumo (EPK). Ĝia celo estis plifortigi politikan kunordigon, sekurecan kunlaboron kaj unuecon en tempo de persistaj geopolitikaj streĉitecoj. Tuj poste okazis ankaŭ pintkunveno inter Eŭropa Unio (EU) kaj Armenio. Kion tio signifas? Ĉu temas pri hazardo aŭ prefere pri bone pripensita politika signalo? Restas kroma demando: al kiu ĝi estis adresita? Ĉu al Moskvo, al partneroj en la regiono aŭ al Eŭropa Unio mem? Iniciato de MacronEPK estas interregistara platformo por politika kaj strategia diskuto pri la estonteco de Eŭropo. Ĝian kreadon iniciatis la franca prezidento Emmanuel Macron en 2022, post la invado de Rusio en Ukrainio. Temas pri neformala kunveno de preskaŭ 50 ŝtatestroj kaj ĉefministroj de la membroŝtatoj de EU kaj aliaj eŭropaj landoj, inkluzive de Ukrainio. Ĝi ne havas leĝdonan povon nek devigan decidokapablon, sed ĝuste en tio kuŝas ĝia avantaĝo – ĝi estas fleksebla diplomatia spaco por rapida politika dialogo en tempo, kiam tradiciaj mekanismoj ofte renkontas siajn limojn. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio
Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio.
|