MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

KOREIO

De larmogaso al kandellumo

Ĝenerale en Koreio la vorto „manifestacio” asociiĝas al perforto. Tie manifestacioj estis inter la plej violentaj en la mondo. Sed de kelka tempo ili okazas en paco, kun kandellumo en la manoj kontraŭ maljusteco, kaj oni eksciis, ke neperforto estas pli forta kaj konvinka ol perforto. Jen estas la potenca atesto, ke koreoj mem ĝustigis la erarojn de la historion per paca lumo por vera demokratio.

Manifestacioj en moderna Koreio komenciĝis ĉefe kontraŭ diktatoroj. Kvankam ili sukcesis longigi siajn oficperiodojn aŭ subpremi la popolanojn, la rezultoj estis efemeraj. Post la kolapso de la dinastio Joseon (1392–1910) sekve de la japana okupado (1910–1945), la Korea Respubliko estis fondita en 1948 kaj per la unua konstitucio alprenis la prezidentan sistemon. La atendo pri demokratio estis tre granda por la korea popolo, kiu postvivis klasan socion de la dinastia regado kaj 35­-jaran japanan regadon. Tamen ĝi estis nur formala. Malantaŭ la masko de demokratio kaŝiĝis la senĉesa avideco de la diktatoroj.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

CHO Myung-ja
korespondanto de MONATO en Koreio


CHO Myung-ja estas prezidanto de Inĉon-Filio de KEA de 2006 kaj ĉefredaktoro de la organo La Lanterno Azia de Korea Esperanto-Asocio de 2014.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cho Myung-ja el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2026-06-14