MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Enigmoj

Enigmo por junio

Solvo de „Strekita kvadrato”

Trafi la naŭ punktojn en kvadrata krado per kvar rektoj estas fama malnova problemo. Se vi ne jam scias la solvon, kaj ne sukcesis mem solvi ĝin, mi povus konsili al vi jene: pensu ekster la skatolo!

Ĉu nur teda gurdaĵo el komercista ĵargono? Fakte ne nur, ĉar ŝajnas, ke kelkaj homoj maltrafas la solvon, ĝuste ĉar ili senmotive supozas, ke la strekoj devas resti en la kvadrata areo. Necesas eliri el tiu kvadrata skatolo. Jen la solvo (almenaŭ mi ne konas alian):

Ankaŭ por trafi la 16 punktojn per 6 rektoj necesas eliri el la kvadrata areo. Jen unu solvo (mi konas almenaŭ unu alian):

Jen la enigmo por junio:

Tri piratoj

Kiam du piratoj dividas inter si rabaĵon juste kaj egale, unu dividas la rabaĵon en du partojn, kaj la alia elektas unu el la du partoj: tiel ĉiu kredas havi almenaŭ duonon el la suma valoro, eĉ kiam ĉiu havas sian propran opinion pri la valoroj. (Ja kiom da pecoj de ok valoras unu granda ametisto?) Sed kion fari, se estas tri piratoj, kiuj volas dividi inter si la rabaĵon juste kaj egale?

Edmund GRIMLEY EVANS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Edmund Grimley Evans el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2026-05-01