El diplomatia vidpunktoESPEROJDiplomatia klopodo por mondo sen minojLa 4an de aprilo 2026, okaze de la Internacia tago por konsciigo pri minoj kaj kontraŭmina agado, oni inaŭguris en la malgranda kamboĝa urbo Siem Reap statuon de rato nomata Magawa – malgranda heroo, kiu savis la vivojn de homoj en lando, kie troviĝas multaj kontraŭpersonaj minoj. La statuo staras ĉe la turisma enirejo al la mondfamaj temploj de Angkor, memorigante pri ĝia kuraĝo kaj ligante ĝian heroismon kun la historio kaj kulturo de Kamboĝo. Samtempe ĝi simbole atentigas pri pli vasta internacia kaj diplomatia klopodo por mondo sen minoj. HerooMagawa (specio: Cricetomys ansorgei) estis giganta afrika sakrato el la familio Nesomiedoj (Nesomyidae). Dum sia kvinjara kariero, kiu komenciĝis en 2016, ĝi malkovris pli ol 100 kontraŭpersonajn minojn kaj neeksplodintajn eksplodaĵojn. Ĝia laboro kontribuis al purigado de pli ol 141 000 kvadrataj metroj da tero, tio estas proksimume dudek futbalkampoj. Magawa mortis en 2022 je la aĝo de ok jaroj, kaj ĝia heredaĵo plu inspiras la internacian komunumon. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio
Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio.
|