PolitikoKIPROĈu falo de la kipra elito aŭ cifereca trompo?Kipro troviĝas antaŭ la plej granda politika-kaj-jura ŝtormo de la lastaj jardekoj. Tio, kio komenciĝis kiel serio da enigmaj mesaĝoj en sociaj retoj, fariĝis malhela afero, kiu enplektis la eliton de la lando, la prezidenton, eksministrojn kaj misteran atestanton kun la kaŝnomo Sandy [sandi]. KronikoEn januaro 2026 la konto EmilyTanalyst ekpublikigis filmetojn kaj registraĵojn, kiuj montris proksimajn kunlaborantojn de la prezidento Nikos Christodoulides [nikos ĥristodulidis] diskutantaj pri „nigra” mono kaj financado de la balotkampanjo de 2023. Kerna rolulo en la malkovro de la skandalo estas la ĵurnalisto Makarios Drousiotis [makarjos drusjotis]. Li akiris aliron al miloj da ciferecaj pruvoj per „Sandy” – virino, kiu asertas esti kaj viktimo de misuzo kaj ĉeestinta atestanto pri korupto. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Roberto PIGRO
korespondanto de MONATO en Kipro
|