PolitikoAZIOJarcenta konflikto (aŭ eĉ pli)En la fino de la dek-naŭa jarcento Afganio estis preskaŭ sendependa ŝtato, kiu ludis la rolon de bufra regiono inter Rusio kaj Brita Hindio. En 1893 la brita diplomato Mortimer Durand subskribis interkonsenton kun la afgana emiro Abduraĥman Ĥano, difinantan la limojn inter la influsferoj de Brita Hindio kaj Afganio. La linio de Durand, difinita en 1893 kaj poste nesignife ŝanĝita en 1919, restis kontestata landlimo, ĉar ĝi dividis la loĝatajn regionojn de la paŝtunoj inter Afganio kaj la parto de la tiama Brita Hindio, kiu nun estas Pakistano. Post kiam Pakistano akiris sendependecon, Afganio estis la sola membro de UN, kiu voĉdonis kontraŭ la membriĝo de Pakistano en la organizaĵon. Dum multaj jardekoj unu afgana registaro sekvis la alian, kaj ili samopiniis nur pri unu afero – malkonsento kaj malagnosko de la linio de Durand. Ne indas nombri la separismajn paŝtunajn movadojn subtenitajn de Afganio, same kiel ne indas kalkuli la financajn rimedojn, kiujn Pakistano disponigis al la afgana opozicio, inkluzive por la starigo de la taliba movado. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Maksat KUDAJBERGEN
|