MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

AFRIKO

Malfacilaĵoj pro malriĉeco

En pluraj afrikaj landoj malriĉeco ne estas kialo por honti, tamen infanoj el malriĉaj familioj ofte rifuzas iri al lernejo pro la timo, ke aliaj infanoj primokos ilin pro iliaj vestoj. Alia kialo estas malsato.

En lernejoj, kie ĉiu lernanto rajtas mem elekti siajn vestaĵojn, oni tuj rimarkas grandan diferencon inter infanoj de riĉaj kaj infanoj de malriĉaj familioj. Por eviti problemojn, la gvidantoj de la instrusistemo postulas, ke ĉiu infano surhavu uniformon. Tamen oni ankoraŭ renkontas lernantojn, kies vestaĵoj – same kiel ŝuoj kaj lernilujoj – estas tre malnovaj kaj flikitaj.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Kossi WOUDJI
Senegalo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Kossi Woudji el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2026-05-11