Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Politiko

OPINIO

Ruĝa kaj verda kune

La socialdemokrata Partij van de Arbeid (PvdA, Partio de la Laboro) kaj GroenLinks (Verda Maldekstro) ekde nun manifestiĝas kiel unu partio sub la nomo Progressief Nederland (Progresema Nederlando). La du partioj jam antaŭe kunlaboris kaj dum pasintaj balotoj prezentiĝis kiel alternativo por la (ekstreme) dekstra registaro, en kiu partoprenis PVV (Partio de la Libero) de Geert Wilders kaj NSC (Nova Socia Kontrakto) de Pieter Omtzigt. Ĉi lastaj partioj unu post la alia forlasis la registaron, tiel ke necesis (denove) voĉdoni por la nederlanda parlamento en oktobro 2025.

Splitiĝemo

La dekstraj partioj karakteriziĝas per splitiĝemo. Post la balotoj foriris el la PVV de Wilders sep parlamentanoj, ĉar ili ne povis akordiĝi kun la soleca, diktatoreca stilo de sia gvidanto (ŝajne oni bezonis plurajn jarojn por ekscii tion ...). Post internaj kvereloj disfalis ankaŭ la partio BBB (Kamparana-Civitana Movado). Tute malaperis NSC, 20 mandatoj forvaporiĝis.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Bert de WIT
Nederlando

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bert de Wit el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2026-05-18