SciencoKOSMA ESPLORADOArtemis-2: reveno de la homaro trans la limojn de tera orbitoUnuafoje post 54 jaroj la oficiala usona agentejo de kosma esplorado, t.e. la Nacia Aeronaŭtika kaj Kosma Administracio (angle: National Aeronautics and Space Administration – NASA) sendis pilotatan mision al Luno. La kosmoflugo Artemis-2 ekis el la kosmodromo ĉe kabo Canaveral (Florido) la 1an de aprilo 2026. Kvar astronaŭtoj (tri el Usono kaj unu el Kanado) ĉirkaŭflugis la sateliton de Tero kaj senprobleme revenis hejmen post dek tagoj per sukcesa surteriĝo en la oceano, ĉe la marbordo de Kalifornio. Signifo de la misioTiu ĉi misio reprezentas maloftan kaj unikan momenton, kiu direktas la atenton de la mondo al kunlaboro, teknologia progreso kaj komuna estonteco preter la limoj de nia planedo. Malgraŭ la entuziasmo, tamen restas ŝlosila demando: ĉu niaj infanoj vere vivos kaj laboros sur Luno, aŭ eĉ atingos Marson, kiel promesas la programo Artemis? Juĝu mem kaj pripensu! La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio
|