SciencoSANOMalpli da viando, pli da guŝlegomojEn 2016 aperis aktualigita „disko de kvin”. Temas pri konsiloj pri la ĉiutaga kvanto de nutraĵoj, kiun ĉiu persono (19-50-jara) manĝu por resti sana. Nun, en 2026, la nederlanda nutraĵcentro publikigis sian novan konsilaron. Ĉi-foje oni ne nur rigardis la sanon, sed konsideris ankaŭ la efikojn de manĝaĵ-produktado al la medio, inkluzive de la klimato kaj la t.n. „eternaj kemiaĵoj” kiel ekzemple perfluoralkilaj kaj polifluoralkilaj substancoj (PFAS). Novaj limoj por viando kaj laktaĵojAntaŭ dek jaroj oni konsilis maksimume 500 gramojn da viando semajne. La nova rekomendo estas signife pli severa: maksimume 300 gramoj, el kiuj ne pli ol 100 gramoj estu ruĝa viando. Ankaŭ la konsumado de fromaĝo devus malpliiĝi de 40 ĝis 20 gramoj tage. Ĉi tiujn ŝanĝojn instigis la bezono redukti la metan-emision el bovinbredado kaj la nitrogen-problemojn kaŭzatajn de sterko. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Bert de WIT
Nederlando
|