MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Scienco

PSIKOLOGIO

Generacio X: silenta ponto inter du disaj mondoj

Dum la publikaj debatoj ofte fokusiĝas al la konflikto inter postmilituloj (angle: boomers) kaj jarmiluloj (angle: millennials), la generacio X – homoj naskitaj inter 1965 kaj 1980 – restas la silenta bazo de la moderna socio. Ilia psikologio ne estas nur aro da kutimoj, sed kompleksa respondo al aparta historia periodo, kiam la analoga mondo malaperis kaj la cifereca mondo ankoraŭ ne ekzistis. Ĉi tiu artikolo montras, kiel la malplenaj hejmoj de la 1970aj jaroj iusence formis tre memstaran generacion.

Infanoj kun ŝlosilo

La plej grava faktoro en la estiĝo de la generacio X estis la eniro de multaj virinoj en la labormerkaton kaj la samtempa kresko de divorcoj. Multaj infanoj, ofte nur sep- aŭ ok-jaraj, revenis el la lernejo al malplena hejmo. Sen poŝtelefonoj kaj sen tuja kontakto kun la gepatroj ili devis mem zorgi pri sia tempo, manĝado kaj sekureco. Tiel ili lernis, ke ili devas mem solvi problemojn kaj pensi antaŭ ol agi. La sekvoj de agoj estis tujaj, kaj tio evoluigis mensojn kapablajn antaŭvidi danĝerojn.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Jacopo PIGRO
korespondanto de MONATO en Kipro

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jacopo Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2026-04-29