MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Historio

KOSOVO

Rememorigo pri granda masakro

 

Fine de 1944 Kosovo kaj aliaj albanaj regionoj de la tiama Jugoslavio estis reokupitaj de la partizanaj fortoj de Josip Broz Tito. Al tio kontribuis ankaŭ partizanaj fortoj el Albanio, kie same la komunistoj prenis la potencon.

Por subpremi la albanan naciisman reziston en la tiama Kosovo kaj Makedonio, la ĉefstabo de la Jugoslavia Armeo perforte rekrutigis en marto–aprilo 1945 ĉirkaŭ 32 000 albanajn junulojn ekde la aĝo de 18 jaroj. Al ili oni diris, ke ili estos senditaj al la frontoj de Adriatiko kaj la distrikto Srem por forpeli la restaĵojn de la retiriĝanta germana armeo. La plej granda parto de la rekrutoj estis koncentrita proksime de la landlimo kun Albanio, en Prizren. La mobilizitaj albanaj soldatoj devis marŝi tra la teritorio de Albanio laŭ la itinero Prizren-Kukës-Pukë-Shkodër-Murriqan-Tivar (Bar) en tri kolonoj, sen armiloj, eskortataj de armitaj ne-albanaj unuoj dum 17 sinsekvaj tagoj.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

 
Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio
 


Bardhyl Selimi (1945) finstudis matematikon en la universitato de Tirano.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2026-04-29