MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Lingvo

LINGVA MALEGALECO

Kial tiom da lingvoj parolatas de tiom malmultaj homoj?

La monda lingva pejzaĝo prezentas nuntempe ekstreman malegalecon: dum manpleno da lingvoj regas la terglobon, la vasta plimulto de la homa lingva heredaĵo troviĝas en la buŝoj de malgrandega malplimulto. Indas provi analizi la geografiajn, politikajn kaj ekonomiajn faktorojn, kiuj kondukis al la nuna situacio, kie proksimume 7000 lingvoj luktas por travivi en la ombro de malmultaj „gigantoj”.

Paradokso

Imagu landon kun surfaco simila al tiu de Kalifornio en Usono kaj kun 10 milionoj da loĝantoj, kiuj tamen parolas 840 (!) malsamajn lingvojn. Tia lando estas Papuo-Nov-Gvineo. Tie loĝantoj de du vilaĝoj malproksimaj je nur duhora piediro ofte tute ne komprenas unu la alian. Tiu ekzemplo montras la pinton de monda lingva fenomeno: hodiaŭ en la mondo ekzistas proksimume 7000 lingvoj, sed 23 el ili estas parolataj de pli ol duono de la homaro. 96 elcentoj de la lingva diverseco de nia planedo apartenas al nur 4 elcentoj de la loĝantaro.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Jacopo PIGRO
korespondanto de MONATO el Kipro

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jacopo Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2026-04-29