MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

El diplomatia vidpunkto

PINTKUNVENOJ

Ŝildo de Ameriko: Ĉu nova alianco aŭ geopolitika ludo?

En la kirlo de nuntempaj mondaj eventoj multaj legantoj ne rimarkis, ke la 7an de marto 2026 en la usona urbo Doral en Florido la usona prezidanto Donald Trump prezentis novan sekurecan iniciaton nomatan „Ŝildo de Ameriko”. Entute 17 landoj el Norda, Centra kaj Suda Ameriko aliĝis al ĉi tiu projekto kun la celo likvidi drogkartelojn, kiuj dum longa tempo malstabiligas ĉi tiun mondoparton. Ĉe la inaŭgura renkontiĝo ĉeestis 12 sud- kaj mez-amerikaj landoj (Argentino, Bolivio, Ĉilio, Kostariko, Dominika Respubliko, Ekvadoro, Salvadoro, Gujano, Honduro, Panamo, Paragvajo, Trinidado kaj Tobago) kaj Usono.

Du dokumentoj

En la unua renkontiĝo de gvidantoj estis adoptitaj du dokumentoj. La unua estis la Proklamo pri la Ŝildo de Ameriko, kiu difinas la bazan politikan devontigon kunlabori kontraŭ drogkarteloj kaj transnacia organizita krimado.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio


Julius HAUSER estas emerita ambasadoro de Slovakio.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2026-03-27