Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Politiko

OPINIO

Rusio post la milito

La milito de Rusio kontraŭ Ukrainio daŭras jam pli ol kvar jarojn; fakte jam pli longe ol la dua mondmilito. En tiu ĉi artikolo ni ne taksos la agreson el milita vidpunkto – ĉu Rusio sukcesos aŭ malsukcesos gajni teritorion aŭ atingi aliajn celojn. Ni analizos la konsekvencojn de la milito por la rusia socio, kiu fine influos la politikon kaj sekve la mondan ordon.

Ekonomio

Sendepende de la rezultoj de la milito kontraŭ Ukrainio ne ĉiuj rusiaj soldatoj pereos kaj multaj el tiuj revenos al la socio. Egaj elspezoj 1 necesas pro la milito, kio sekve progresigas iujn sektorojn de la ekonomio, tamen la postulo pri la militaj produktoj devenas de la ŝtato kaj malpliiĝos post la milito. Uzinoj produktintaj armilojn fermiĝos. Aperos senlaboreco. Revenantoj de la milito ne strebos labori en la reala ekonomio.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Andrey BOCHKAREV
Rusio

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Andrey Bochkarev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2026-04-29