PolitikoOPINIOKiu plenigas la rusiajn tranĉeojn?La milito de Rusio kontraŭ Ukrainio daŭras jam pli ol kvar jarojn. Dum tiu tempo oni multe analizis la militajn operacojn kaj la geopolitikajn sekvojn de la konflikto. Malpli ofte oni demandas, kiuj homoj efektive batalas en la rusia armeo kaj kial ili partoprenas en la milito. En ĉi tiu artikolo ni rigardos la sociajn kaj ekonomiajn faktorojn, kiuj influas la varbadon de soldatoj en Rusio, kaj la eblajn konsekvencojn de tiu fenomeno por la rusia socio kaj politiko. Nerekta metodoBedaŭrinde la rusia estraro sekretigas la nombron de la mortigitaj rusiaj soldatoj. Eblas kalkuli tion nur per nerektaj metodoj. Ekzemple en mia gepatra vilaĝo nuntempe loĝas ĉirkaŭ 1000 loĝantoj. Dum la milito 10 pereis. La loĝantaro de Rusio oficiale atingas ĉ. 140 milionojn da homoj. La kalkulo estas tre simpla: 140 000 000/1000 x 10 = 1 400 000. Simile, usonaj fontoj supozigas pli ol 1,4 milionojn da mortigitoj aŭ vunditoj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Andrey BOCHKAREV
Rusio
|