MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

KIPRO

Amaskomunikila troigo kaj realo

Tiuj, kiuj dum la tagoj post la unua usona bombado en Irano sekvis internaciajn novaĵojn, certe legis timigajn titolojn pri droneoj „en Kipro” kaj pri insulo ĉe la rando de kaoso. Tamen ekzistas abismo inter la rakonto de la amaskomunikiloj kaj la realo travivata surloke.

Grava detalo

La plej ofta geografia kaj politika eraro estas konfuzi la insulon kun la ŝtato. En Kipro ekzistas la Suverenaj Britaj Bazoj Akrotiri kaj Dekelja. Ili ne estas fremdaj bazoj gastigataj de la respubliko Kipro: ili konsistigas transmaran teritorion de Britio, kiu en 1960, kiam Kipro sendependiĝis, rezervis tri elcentojn de la teritorio por si mem. La okazaĵo pri la droneo koncernis ekskluzive la britan armean areon. Laŭleĝe kaj laŭ milita vidpunkto, tiu unuopa evento okazis sur brita teritorio. Ĝi ne estis atako kontraŭ la Respubliko Kipro, same kiel akcidento en fremda aerbazo en iu ajn alia lando ne signifas, ke la tuta nacio militas.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Roberto PIGRO
Kipro



Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2026-03-16