MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Noticoj

Monfalsado

La falsado de eŭro-monbiletoj restas je tre malalta nivelo. En 2025 bankoj trovis 444 000 falsajn biletojn, preskaŭ ĉiam (96,8 %) ene de la eŭro-zono. Plej popularaj ĉe monfalsistoj estas la biletoj de 20 kaj 50 eŭroj, kun respektive 27 % kaj 53 % de la tuto. La grafikaĵo montras la nombron de trovitaj falsitaj eŭrobiletoj je miliono da cirkulantaj biletoj, laŭ jaro (Fonto: Eŭropa Centra Banko).

RR

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de rr el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2026-03-13