LibrojInfanumu feliĉeMi proponas al vi eksperimenton. Ĉu vi vere konas viajn infanojn? Ĉu vi scias, kio plej plaĉas aŭ gravas al ili? Donu al ili fotilon – prefere malnovan kaj nebedaŭrindan – kaj poste rigardu la fotojn. Aperos alia perspektivo: ili fotas de malsupre, atentas detalojn, kiujn ni, plenkreskuloj, ofte pretervidas. Ili povas miri pri tio, pri kio ni jam laciĝis – pri la sunleviĝo, pri ŝtono sur muro. Ilia rigardo estas diversa: fojfoje naive optimisma, sed ankaŭ surprize akra. Tia estas la mondo de Matilda, eksterordinare brila infano. Ŝi estas kiel floro, kiu kreskas en malfavora grundo: ŝiaj gepatroj konsideras ŝin ĝeno. Malgraŭ tio ŝi malkovras librojn, nutras sian scivolemon kaj konstruas propran forton kaj memstaran personecon. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Massimo RIPANI
Roald Dahl: Matilda. El la angla tradukis Tobiasz Kubisiowski. Eld. Esperanto-Asocio de Britio, 2024. 249 paĝoj. ISBN 978-0-902756-72-4.Por mendi, iru al la Retbutiko.
|