MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

TURKIO

Ĉu malstreĉigo malfermos eŭropajn pordojn?

Post jardekoj da konflikto inter la turka ŝtato kaj la Kurda Laborista Partio (PKK) ekde 2025 aperis en Turkio novaj signaloj pri ebla malstreĉiĝo politika. Parlamentaj diskutoj kaj publikaj deklaroj sugestas, ke la registaro pripensas relanĉon de dialogo. Multaj okuloj – ne nur en Turkio – atente observas la situacion.

Internacia dimensio

La konflikto kaŭzis dekmilojn da viktimoj kaj havis sekvojn ankaŭ por Eŭropo. PKK estas nun klasifikita de Eŭropa Unio kiel terorisma organizaĵo, sed sekureca kunlaboro inter Ankaro kaj la eŭropaj ĉefurboj restas tamen tikla temo. Estas ankaŭ memorinde, ke la streĉiĝoj en Turkio ofte havas grandan resonadon en pluraj eŭropaj landoj pro la ĉeesto de grandaj turka kaj kurda diasporoj.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Vasil KADIFELI
Turkio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Vasil Kadifeli el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2026-03-06