TurismoETNOGRAFIOMuzeo EtarEn norda Bulgario troviĝas subĉiela muzeo Etar. Oni nomas ĝin arkitektura-etnografia komplekso. Ĝi estas la unua landa muzeo, kiu donas imagon pri la tipaj bulgaraj metioj dum la epoko de la Bulgara Renaskiĝo (1762–1878). La muzeo situas je ok kilometroj sude de la urbo Gabrovo ĉe la rivero Sivek. La nomo Etar devenas de la malnova nomo de la rivero Jantra, kiu trapasas la urbon Gabrovo. La muzeo estas malfermita tutjare. La konstruado de tiu unikaĵo komenciĝis en 1963. La muzeo estis inaŭgurita la 7an de septembro 1964. Poste oni plivastigis ĝin ĝis 1976. La muzeo okupas areon de 7 hektaroj, sur kiu troviĝas 50 objektoj: metiistaj ilaroj, domoj kun metiistaj laborejoj, objektoj kun publika destino. Unue oni restaŭris la ekzistantan akvomuelejon. La muzea ekspozicio prezentas la arkitekturon, vivmanieron kaj ekonomian pasintecon de la gabrova regiono dum la epoko de Bulgara Renaskiĝo. Tio estas la periodo, dum kiu disvolviĝis multaj metioj. Ties produktoj estis vendataj en Bukareŝto, Vieno, Marsejlo, Anatolio. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Evgeni GEORGIEV
|