MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Scienco

TEKNOLOGIO

Daŭripova kosma ekspluatado

En 2022, 65-jariĝis la kosma erao, kiu komenciĝis per la lanĉo de la unua homfarita satelito Sputnik. De tiam estas lanĉitaj miloj da satelitoj al ĉirkaŭteraj orbitoj, kiuj post sia misio ofte restas en orbito aŭ diseriĝis en nubon de pli malgrandaj objektoj. Tiu rapide kreskanta kolekto, kiu ricevis la nomon „kosmorubaĵo”, fariĝis en la lastaj jardekoj minaco por funkciantaj utilaj satelitoj kaj kosmomisioj kaj eventuale ankaŭ por homoj, se grandaj satelitoj neregate kraŝos sur Teron. Lastatempe oni pli kaj pli konscias pri tiu problemo kaj provas zorgi por respondeca depono de satelitoj post fino de ilia misio kaj serĉi solvon por la akumulita kosmorubaĵo de antaŭaj jardekoj.

Satelitoj

En la komenco Dio kreis la ĉielon kaj la teron. Kaj la ĉielo estis bela kaj pura. Kaj en la sesa tago Dio kreis la homon. Kaj la homo multiĝis kaj plenigis la teron, kaj lernis kiel flugigi artefaritajn satelitojn. Kaj ili multiĝis kaj plenigis la ĉielon.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Amri WANDEL
Israelo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Amri Wandel el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2026-03-16