Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Politiko

OPINIO

Fuĝintoj ne bonvenaj, ĉu?

Ekde majo 2025 Germanio havas novan registaron, formitan de koalicio inter la partioj CDU/CSU (la litero C indikas „kristana”) kaj SPD (socialdemokratoj). Jam en la elektokampanjo la azilpolitiko ludis centran rolon. La „kristanaj” partioj postulis drastan limigon de azilagnosko kaj grandskalan forŝovadon de fuĝintoj, nur iom pli milde ol AfD (Alternativo por Germanio), kiu volas haltigi la tutan enmigradon kaj postulas reen-migradon de enmigrintoj, ne nur de fuĝintoj.

Registara malbonvenigo

Komence de januaro Alexander Dobrindt (CSU, ministro pri internaj aferoj) resumis, ke la „azil-turnopunkto” sukcesis. La nombro de azilpetantoj en 2025 malkreskis je duono kompare kun 2024, laŭ li pro la nunaj kontroloj ĉe la germanaj landlimoj, kie eĉ azilpetantoj nun povas esti malakceptataj; laŭ li ankaŭ pro demonstrado, ke Germanio ne plu „altiras” fuĝantojn. Pri tiu malbonvenigo li uzis la ekzemplon de ĉirkaŭ 2400 afganoj atendantaj germanan vizon en Pakistano de kelkaj jaroj. La plimulto de ili estas iamaj lokaj helpantoj de la germana armeo dum la milito en Afganio. La aliaj (ĉirkaŭ 640 homoj) estas juĝistoj, advokatoj, ĵurnalistoj kaj defendantoj de homaj rajtoj (speciale de virinaj rajtoj), kiujn la nun regantaj taliboj konsideras malamikoj. En Afganio ilia vivo estus en danĝero. La antaŭa germana registaro promesis al ili akcepton en Germanio.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

 
Werner FUß
Germanio



MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Werner Fuß el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2026-03-16