PolitikoMEZ-AZIODemografio: danĝero aŭ espero, aŭ eble ambaŭ?La demografio en la mez-aziaj respublikoj ĉiam estis tre tikla temo. Konstante estas malfacile eviteblaj kaptiloj kaj komplikaĵoj. Tiu ĉi mondoparto travivis almenaŭ tri grandegajn tragediojn en la dudeka jarcento, kiuj daŭre ŝanĝis la demografian strukturon de la loka loĝantaro. En la tridekaj jaroj de la 20a jarcento artefarita malsato konsumis pli ol duonon de la kazaĥoj; verŝajne ĉirkaŭ 1,5 milionoj da homoj mortis, kaj preskaŭ unu miliono forlasis la respublikon, savante sin per fuĝo al Ĉinio, Afganio kaj Mongolio. La politikaj subpremadoj en la jaroj 1937–1938 celis ĉefe la lokajn elitojn, mortigante preskaŭ la tutan intelektularon, kiu edukiĝis antaŭ la revolucioj de 1917. La dua mondmilito forprenis la plimulton de la vira loĝantaro, lasante longdaŭran, neforigeblan spuron en la sovetia familia strukturo. El la vidpunkto de la lokaj nacioj, alia peza bato estis la rusa koloniado, kiu fortiĝis ekde la 1950aj jaroj, alportante milionojn da slavoj, en multaj okazoj forŝovante la mez-azian loĝantaron al la marĝeno de la socia, ekonomia kaj kultura vivoj. Sekve de tiuj procezoj, la lasta sovetia censo de 1989 montris multajn malfavorajn fenomenojn, kiuj agis kiel prokrastaj bomboj, kies efikoj videblas akre ĝis hodiaŭ. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Maksat KUDAJBERGEN
|