El diplomatia vidpunktoGRONLANDOEpicentro de la nova arkta geopolitikoAntaŭ kelkaj jaroj Gronlando estis perceptata kiel malproksima, glaciokovrita lando de inuitoj, polusaj noktoj kaj ekstremaj klimataj kondiĉoj. Tamen, hodiaŭ ĉi tiu plej granda insulo de la planedo – kun areo ĉirkaŭ kvaroble pli granda ol Francio kaj sesoble pli granda ol Germanio – fariĝas epicentro de arktaj geopolitikaj interesoj, kie kunvenas la ambicioj de Usono, Rusio, Ĉinio kaj Eŭropo. Kial? Jen kelkaj personaj konsideroj kaj mallongaj diplomatiaj rimarkoj. Strategia pozicioEl geopolitika vidpunkto Gronlando havas esceptan gravecon pro sia situo inter Nord-Ameriko kaj Eŭropo, sur imagita akso inter Usono, Rusio kaj la kreskantaj ambicioj de Ĉinio. Regado super ĉi tiu teritorio ebligas superrigardon de nord-atlantikaj itineroj, balistikaj raketaj trajektorioj kaj novaj maraj kaj komercaj vojoj, kiuj malfermiĝas pro la degelo de arkta glacio. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Julius HAUSER
Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio.
|