PolitikoESEOUkrainio post la militoLa venontaj prezidantaj elektoj en Ukrainio, sendepende de la dato de ilia proklamo, ne estos konkurso pri ekonomiaj aŭ sociaj programoj, sed plebiscito pri nacia identeco, pri la logiko de paco kaj pri la memoro de la milito. La politikaj figuroj, kiujn oni jam mencias en la publika diskuto – generaloj, urbestroj, eksaj prezidantoj, civilsociaj aktivuloj kaj teknokratoj – reprezentas ne partiojn, sed kolektivajn emociojn: lacecon, koleron, lojalecon, esperon kaj timon, ke faritaj oferoj povus esti vanaj. Valerij ZaluĵnijĈe la plej antaŭa ebeno staras Valerij Zaluĵnij, figuro, kiu en la kolektiva konscio simbolas ne nur la profesiecon de la armeo, sed ankaŭ la konstantan volon de la ukrainoj al rezisto. Lia biografio estas samtempe mapo de la transformo de la militfortoj: de postsovetia trejnado, tra la traŭmato de Donbaso, ĝis la defendo de Kijivo kaj modernigo laŭ normoj de NATO. Zaluĵnij ne bezonas politikan retorikon, ĉar lia lingvo fariĝis la frontlinio, kaj la sentemo de la elektantaro rondiras ĉirkaŭ unu demando: ĉu tiu homo garantias, ke la morto de miloj da soldatoj ne estis sen signifo? En tiu senco li estas kandidato de memoro kaj suvereneco. Lia malforto estas la paradokso de titanoj: generalo povas gajni batalojn, sed devas ankoraŭ lerni gajni intertraktadojn kun civila ŝtato. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Julia GLADYR kaj Andreo BOBKIEWICZ
Ukrainio/Pollando
|