MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

D. R. KONGO

Kabila lanĉis novan opozician platformon

Malaperinte el la publika vido ekde sia mortkondamno sankciita de la Alta Milita Tribunalo de la Demokratia Respubliko Kongo, la eksa prezidanto Joseph Kabila reaperis en oktobro en la kenja ĉefurbo, kie li anoncis kreon de la movado Savu la Demokratian Respublikon Kongo.

Nova branĉo opozicia

Kabila kunvenigis plurajn membrojn de la konga opozicio en Najrobio dum du tagoj, la 14an kaj la 15an de oktobro, por kondamni la reĝimon de Félix Tshisekedi, kiun li akuzas pri tiraneco kaj organizado de „maljustaj procesoj” kontraŭ la kontraŭuloj. La fondomembroj „alvokis al popola mobilizado por postuli dialogon antaŭ la elektoj de decembro 2028”, elektante la eksan ŝtatestron Joseph Kabila kiel gvidanton de ĉi tiu nova branĉo de la opozicio.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Verdulo
D. R. Kongo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Verdulo el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2026-02-23