MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

GERMANIO

Konflikto pri solidarecoj

Subtenantoj de Hamaso kaj kontraŭantoj de tiu palestina organizaĵo manifestaciis unu kontraŭ la alia la 17an de januaro 2026 en la germana urbo Leipzig. Jam tagojn antaŭe la gazetaro profetis batalegon de „maldekstruloj kontraŭ maldekstruloj”. Tion oni taksis precipe pro la loko de la okazontaĵo: Connewitz [kónevic]. Tiu urboparto de Leipzig akiris legendan famon pro ribelemo. Loĝantoj de Connewitz ribelas kutime kontraŭ nazioj aŭ la polico, kiun kelkaj opinias almenaŭ parte nazia. Al tia loko invitis kelkaj grupoj subtenantaj Hamason, incitante loĝantojn, kiuj taksas Hamason islamisma terorisma reĝimo uzurpinta Gazaon.

Laŭ komuniko de la polico okazis unu manifestacio kun 1400 subtenantoj de Hamaso kaj kontraŭe ok manifestacioj de lokaj grupoj kun sume 1600 partoprenantoj. La lokanoj malebligis planitan provokparadon tra sia urboparto; tial la hamasuloj forlasis Connewitz kaj marŝis – protektate de 1400 policanoj – tra aliaj urbopartoj de Leipzig.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Dirk BINDMANN
Germanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Dirk Bindmann el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2026-03-06