PolitikoOPINIOForto superas formonLa titolo estas traduko de la angla „force over form”, kiu konsistigas kernan ĉapitron de la libro de Rodrigo Nunes Nem vertical nem horizontal (Nek vertikale nek horizontale). Kutime oni pensas, ke ekzistas unu formo de organizo pli bona ol la aliaj por sintezi la internajn konfliktojn en la socio. La aŭtoro proponas alian „ekologian” vidpunkton: la efikon de la ŝanĝoj en la ĉirkaŭa medio difinas la fortorilatoj internaj al tiuj samaj organizaj strukturoj. Do tio ne dependas de la tipo de la aranĝo, ĉu socialisma aŭ liberaldemokratia, ĉu komunuma aŭ entrepreneca. La tuto estas dinamika kontinuumo, kiu oscilas inter siaj ekstremoj. Oni do ne taksas la plej justan, plej etikan, plej elegantan aŭ modan forton, sed la plej intensan, kiu puŝas la rezulton en sian direkton, al la kontentigo de la subaj bezonoj. Malfrua ekkonscioĈi tiu materialisma principo povas esti klarigita per la frazo „La reĝo estas nuda!”: la povo, kiun ĝis tiam akceptis la korteganoj kaj la submetitoj pro oportunismo kaj konformismo, montriĝas arbitra, t.e. bazita nur sur forto. La kritiko de la tradiciaj kaj religiaj valoroj de la monarkioj, alportita de klerismo, estis la komenco de la fino por la absolutaj suverenoj kaj iliaj heredaj aristokratoj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Matteo MINETTI
Italio
Matteo Minetti estas licea instruisto kun magistreco pri filozofio kaj nuntempa historio. Li verkas kutime pri sociologio, pacismo kaj politiko. Li ludas gitaron en afrorok-grupo kaj dancas tangon.
|