EkonomioINTERNACIA KOMERCOEU kaj Merkosudo: komerca interkonsento kun demandosignojLa 17an de januaro 2026 Eŭropa Unio (EU) kaj la regiona grupiĝo Merkosudo subskribis en la paragvaja ĉefurbo Asunciono historian interkonsenton, kiu signife profundigas iliajn reciprokajn rilatojn. La interkonsento konsistas el du jure apartaj partoj. La unua estas la Partnereca Interkonsento inter EU kaj Merkosudo (angle EMPA), kiu kreas vastan kadron por politika, ekonomia kaj media kunlaboroj. La dua estas la Provizora Komerca Interkonsento (angle ITA), ebliganta fruan aplikon de komercaj devontigoj jam antaŭ la plena ratifo de la interkonsento 1. La interkonsento estas historia mejloŝtono en la rilatoj inter Eŭropo kaj Sud-Ameriko. La du kontinentoj kunhavas kreskantan ekonomian potencialon, sed samtempe diferencas laŭ ekonomiaj strukturoj, politikaj prioritatoj kaj sociaj atendoj. Pro tio la interkonsento jam ekde la komenco vekas fortajn subtenajn kaj kritikajn reagojn. Juĝu mem! La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio
Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio.
|