Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Politiko

OPINIO

Nobel-premio pri Malpaco

Estas terure, ke la ĉi-jara Nobel-premio pri Paco ne iris al kuraĝaj veraj batalantoj por (kaj per) paco, kiel Greta Thunberg aŭ Medicinistoj sen Limoj, sed ke oni aljuĝis ĝin al homo, kiu daŭre petegas militan invadon de la propra lando.

Male al la ege partieca priskribo fare de la Nobel-premia Komitato, la ekstremdekstrulino María Corina Machado ne estas demokrata politikisto. Ŝi de jardekoj apogas perfortan forigon de la reĝimo en Venezuelo, ekzemple per la t.n. guarimbas („barikadoj”), kiuj mortigis multajn subtenantojn de la registaro. Ŝi petis kaj atingis de Usono kaj Eŭropo milojn da ekonomiaj blokadoj, kaŭzantaj suferon al la venezuela popolo.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Juan J. SCHMITTER-SOTO
Meksiko

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Juan J. Schmitter-Soto el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2026-01-29