ArtoPENTRADOPropagandi la militon per artaĵojEkspozicio pri militpentraĵoj de la Japana Imperio en TokioDe la 15a de julio ĝis la 26a de oktobro 2025 okazis ekspozicio de pentraĵoj rilataj al la militoj fare de la Japana Imperio, nome la dua ĉin-japana milito kaj la dua mondmilito (1937–1945). Kelkaj homoj diris, ke oni okazigis la ekspozicion „kvazaŭ kaŝe”, kvankam ĝi okazis en la Nacia Muzeo de Moderna Arto en Tokio, konata muzeo situanta en la centro de la ĉefurbo. Tiu impreso verŝajne devenis de jenaj nekutimaj trajtoj: la titolo Malfermi dokumentojn, teksi memorojn ne rekte montris ĝian enhavon, la afiŝo uzis bildon, kiu ne reprezentis la ekspozicion, kaj katalogo ne estis eldonita. Senlimtempa pruntoAntaŭ kaj dum la militoj la japana registaro komisiis pentristojn krei verkojn, kiuj pli-malpli pravigis la koloniadon kaj la agresadon de Japanio en la azia-pacifika regiono. Post la kapitulaco de Japanio la usona okupacia armeo konfiskis tiujn pentraĵojn. En 1970 ili estis redonitaj al Japanio kiel „senlimtempa prunto”, kaj la Nacia Muzeo de Moderna Arto en Tokio ekposedis ilin. Nur nun unuafoje la muzeo havis okazon samtempe montri 24 pentraĵojn el la 153 redonitaj verkoj. Kune kun la pentraĵoj oni montris ankaŭ tiamajn gazetojn, afiŝojn kaj infanajn bildlibrojn faritajn por la sama celo. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. KANEKO Yoko
Japanio
|