PolitikoĈILIORadikala transformo politikaLastan decembron Ĉilio alfrontis grandan voĉdonon, per kiu oni elektis prezidanton, deputitojn kaj senatanojn. Politika polusiĝo karakterizis la kampanjojn de prezidantaj kandidatoj, kaj la ĉilia politiko ŝanĝiĝis multege. Difektita bildoLa registaro de la prezidanto Boric havis multajn problemojn kaj krizojn dum sia oficperiodo. Aferoj kiel polemiko pri malsukcesa aĉeto de domo de Salvador Allende 1, kio poste kaŭzis la foriron el la domo de la restantaj familianoj de la fama socialista prezidanto en 2025, aŭ la akuzo pri seksa perforto kontraŭ subsekretario pri publika sekureco Manuel Monsalve, aŭ misuzo de fondusoj por sociaj programoj favore al membroj de la partio de la prezidanto kiel Catalina Pérez grave difektis la reputacion de la registaro kaj de la registara koalicio, kaj eĉ de maldekstro ĝenerale. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Leonardo ARAYA
korespondanto de MONATO en Ĉilio
Leonardo ARAYA estas magistro pri sociologio.
|