MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

El diplomatia vidpunkto

AFRIKO

Tertremo, kiu povas reskribi la geopolitikon

Kiam Israelo la 26an de decembro 2025 oficiale agnoskis Somalolandon (nordan regionon de Somalio) kiel sendependan ŝtaton, tio ne estis nur simbola diplomatia gesto al longe neagnoskita regiono de Afriko. Temis pri paŝo, kiu tuj vekis la intereson de mondaj novaĵagentejoj kaj skuadis la internacian politikan scenejon. Ĝi malfermis demandojn pri suvereneco, separismo kaj selektema agnoskado de ŝtatoj kaj samtempe atentigis pri la strategia graveco de la Korno de Afriko en tempo de kreskanta tensio en la regiono de la Ruĝa Maro. La agnosko de Somalolando do ne estas izolita afrika epizodo, sed signalo, ke geopolitikaj interesoj ĉiam pli ofte reordigas la enradikiĝintajn regulojn de la internacia ordo.

Deklaro

La deklaron pri la agnosko de Somalolando subskribis la israela ĉefministro Benjamin Netanjahu, la israela ministro pri eksterlandaj aferoj Gideon Saar kaj la prezidanto de Somalolando Abdirahman Mohamed Abdallah. Laŭ la israela ĉefministro, ĉi tiu paŝo kongruas kun la spirito de la Abrahamaj Interkonsentoj 1, kiujn Israelo ekde la jaro 2020 subskribis kun arabaj kaj islamaj landoj.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio


Julius HAUSER estas emerita ambasadoro. Li esperantistiĝis kiel memlernanto en 2010.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2026-01-29