El diplomatia vidpunktoOCEANIOPalaŭo kaj Usono: migrado inter geopolitiko kaj diplomatioKiam la palaŭa prezidanto Surangel Whipps Jr. la 23an de decembro 2025 telefone interparolis kun la usona vicministro pri eksterlandaj aferoj Christopher Landau 1, malmultaj atendis, ke eta pacifika ŝtato kun proksimume dek sep mil loĝantoj eniros la centron de tutmonda diskuto pri migrado kaj la paĝojn de la ĉefaj mondaj novaĵagentejoj. Tamen la interkonsento, laŭ kiu Palaŭo akceptos 75 migrantojn el triaj landoj kontraŭ financa subteno de Usono en sumo de 7,5 milionoj da dolaroj (6,42 milionoj da eŭroj), malfermas multe pli vastajn demandojn pri migrado, la suvereneco de malgrandaj ŝtatoj kaj la rolo de grandpotencoj en la pacifika regiono. Palaŭo (proksimume 459 kvadrataj kilometroj) estas geografie komparebla kun la teritorio de Sejŝeloj aŭ de Andoro. Ĝi apartenas al la insulaj ŝtatoj kun eksterordinare proksimaj politikaj, sekurecaj kaj ekonomiaj ligoj al Usono. Kadre de la interkonsento pri libera asociiĝo de 1994 2, Usono certigas al Palaŭo defendon de la lando kaj financan helpon, dum Palaŭo donas al Vaŝingtono spacon por strategia influo en regiono, kiu ĉiam pli fariĝas scenejo de geopolitika rivaleco, precipe inter Usono kaj Ĉinio. La interkonsento pri la akcepto de migrantoj do ne estas izolita decido, sed diplomatie enkonformiĝas en longdaŭran modelon de malsimetria kunlaboro inter grandpotenco kaj malgranda ŝtato. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio
Julius Hauser estas emerita ambasadoro. Li laboris i.a. en Japanio kiel eksterordinara kaj plenrajtigita ambasadoro de la Slovaka Respubliko. El Tokio li diplomatie kaj konsule kovradis kelkajn landojn en la pacifika regiono inkluzive de la Respubliko Palaŭo.
|