Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Politiko

OPINIO

Ne nur ĉevaloj galopas en Albanio

Korupto ne estas io nova en la malgranda malriĉa Albanio. Sed ĝis antaŭ kelkaj jaroj, eĉ kiam la ŝtata Alta Kontrol-Instanco raportis pri multaj korupt-okazoj ĉe ŝtataj institucioj kaj individuaj oficistoj, ĝia laboro ofte estis ignorata de la prokuroroj kaj juĝistoj. La justica sistemo ege ŝanĝiĝis dum la lastaj jaroj danke al la helpo de eŭropuniaj kaj usonaj konsilistoj kaj subtenantoj. Interalie, stariĝis la Nacia Buroo de Enketado kaj la Speciala Kortumo pri Korupto kaj Organizita Krimo – ambaŭ parto de la Speciala Kontraŭkorupta Strukturo. Oni ne nur konstatis galopantan korupton en la altaj registaraj niveloj, sed ankaŭ metis sub proceson multajn altrangulojn, inter kiuj estas ministroj kaj altprofilaj politikistoj.

Surstrataj protestoj

La opozicio akuzas la Socialisman Partion, regantan ekde la jaro 2013, pri blokado aŭ malebligado de arestoj. La opozicio konstante protestas surstrate, postulante falon de la registaro kaj novajn parlamentajn balotojn, sed ankaŭ ĝi estas ege malfortigita pro siaj eksaj elstaruloj koruptitaj.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Bardhyl SELIMI
Albanio

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2026-01-29