LingvoSKRIBSISTEMOJInfluo de la ĉina ideografioLa ĉina ideografio dum jarcentoj ludis gravan rolon en la kultura kaj lingva historio de nord-orienta kaj sud-orienta Azio. En Koreio ĝi servis kiel skriba ilo de la klerularo ĝis la invento de la korea alfabeto Hangeul, kaj eĉ poste ĝi daŭre influis socion, klerigadon kaj administradon. Tiu ĉi artikolo priskribas la historian evoluon de tiu influo, ĝiajn avantaĝojn kaj limojn kaj la kialojn de ĝia malfortiĝo en moderna epoko. Korea lingvo kaj ĉina ideografioJen la parolo de reĝo Sejong [seĝong] la Granda, la 4a reĝo de dinastio Joseon en la korea duoninsulo: ĝi troviĝas en la komenca parto de la libro Hun Min Jeong Eum [hun min ĝong um], per kiu li publikigis sian nove inventitan korean alfabeton en 1446 (la verko estas nomumita de Unesko kiel „memoro de la mondo” en la jaro 1997): „La lingvo de nia lando malsamas al tiu de Ĉinio, kaj oni ne povas bone interkomunikiĝi per ties ideogramoj. Tial ekzistas multaj nekleruloj, kiuj neniel povas esprimi sian ideon, kvankam ili volas transdoni ĝin. Mi kompatas ilin kaj nove kreas 28 literojn. Mia deziro estas nur tio, ke ĉiuj homoj ilin lernu facile kaj uzu oportune en ĉiutaga vivo.” Per tiuj vortoj evidentiĝas, ke jam en la 15a jarcento la lingvoj de Koreio kaj Ĉinio klare malsamis inter si, kvankam koreaj kleruloj kapablis uzi ĉinajn ideogramojn. Tio reflektas la realan situacion de la korea socio de tiu epoko. Oni supozas, ke ĉinaj ideogramoj alvenis al la korea duoninsulo en tre frua periodo, kaj ke ekde la 5a-6a jarcentoj ili estis vaste uzataj inter kleruloj. La ĉina ideografio estas skribsistemo, kiu ĉefe montras signifon, ne parolsonon. Tamen ĝi ja posedas sonojn, kiuj varias laŭ popolo kaj regiono, dum la signifoj restas samaj. En Koreio oni legis la ideogramojn laŭ siatempaj koreaj prononcoj, kiuj grandparte restis senŝanĝaj ĝis nun. Oni ofte atentigas, ke tiuj koreaj prononcoj similas al la nuntempaj prononcoj de la kantonlingva provinco Gŭangdongo en Ĉinio, dum la ĉinlingvaj prononcoj mem forte ŝanĝiĝis iom post iom pro la vasteco de la teritorio kaj la diverseco de la parolantaro. La uzo de ideogramoj prezentis gravan problemon por koreoj: dum signifoj ja povis esti esprimataj, la preciza sono de la parolata lingvo restis malfacile transdonebla. Tial koreoj eltrovis specialajn metodojn por esprimi kaj sonon kaj signifon. Unue aperis la sistemo Gugyeol [gugjol] en la 4a-5a jarcentoj, kiu uzis ĉinajn ideogramojn por marki ĉefe la deklinaciajn kaj konjugaciajn finaĵojn de la korea lingvo. Ekzemple la ideogramoj 隱 kaj 伊 [eun; i]) servis por montri kazo-finaĵojn, dum 爲彌 kaj 是面 [hani; imyeon] esprimis konjugaciajn finaĵojn, kvankam iliaj legmanieroj povis varii laŭsone aŭ laŭsignife. (Oni notu, ke tie ĉi la prononcoj estas iom malsamaj ol okaze de 隱 kaj 伊. Ĉi-okaze en la korea iuj ideogramoj legiĝas laŭprononce kaj iuj laŭsignife.) Poste, en la 6a jarcento, estis evoluigitaj la pli progresintaj sistemoj Hyangchal kaj Idu. (Ĉi-lasta, ĉefe uzata en oficialaj dokumentoj, estis pli longe atestata ol Hyangchal, kiu utiliĝis ĉefe por poemoj en la antikva regno Silla (57 a.K. – 935 p.K.). Dum Gugyeol esprimis nur gramatikajn finaĵojn, tiuj sistemoj provis transskribi la tutan korean parolan lingvon per ideogramoj, konservante la korean vortordon, kiu forte diferencas de la ĉina. Idu restis uzata ĝis la fino de la 19a jarcento, precipe en oficialaj dokumentoj. Malgraŭ la invento de Hangeul en 1446, ĉina ideografio longe restis domina en Koreio. Dum jarcentoj la altklasa klerularo kontraŭstaris la publikan uzadon de Hangeul por protekti siajn privilegiojn – oni ofte parolas tiurilate pri la t.n. „nigra historio” de Hangeul. Nur en 1970 la registaro de suda Koreio oficiale forigis ĉinajn ideogramojn el elementa kaj mezgrada klerigado kaj el registaraj dokumentoj; en norda Koreio tio okazis pli frue kaj pli severe. Origino de ĉina ideografio kaj ĝiaj avantaĝoj kaj malavantaĝojLa preciza origino de ĉina ideografio (Hanzi) ne estas konata kun certeco. La termino Hanzi (汉字) devenas de la antikva regno Han (汉) (206 a.K. – 9 p.K.). En orienta Azio – precipe en Ĉinio, Koreio, Japanio, Vjetnamio, Malajzio kaj Singapuro – ĝi servis dum jarcentoj kiel komuna skribsistemo por literaturo kaj diplomatio. En Japanio ĝi profunde influis la skribsistemon, ĝis la punkto, ke la silabaro Kana apenaŭ imageblas sen la antaŭa rolo de ideogramoj. Dum jarcentoj ideografio ebligis skriban komunikadon inter popoloj, kiuj ne povis parole interkompreniĝi. Gravan avantaĝon prezentas tia sistemo. Tamen ĝi ankaŭ malfaciligas historian esploradon: propraj nomoj en malnovaj dokumentoj ofte restas nelegeblaj laŭsone, ĉar oni ne scias, ĉu ili estis skribitaj laŭsone aŭ laŭsignife, kaj prononcoj ŝanĝiĝis laŭ tempo kaj regiono. Krome, dum ties longa uzo formiĝis land-specifaj ideogramoj. En Koreio ekzemple aperis la signoj 乭 (dol, ŝtono) kaj 畓 (dap, akva kampo), kiuj ne estas uzataj en Ĉinio. Ankaŭ ideogramaj vortkombinoj ofte diferencas inter la du landoj, kio estas natura sekvo de longdaŭra loka adaptiĝo. Simpligitaj ideogramoj kaj malfortiĝo de la influoIdeogramoj estis simpligitaj jam ekde antikvaj tempoj, sed en la 1950aj kaj 1960aj jaroj la registaro de nova Ĉinio oficialigis la simpligitajn formojn, nomatajn Jianhuazi. Nun ili estas uzataj en Ĉinio kaj Singapuro, dum Koreio, Japanio kaj ĉina Tajvano konservas la tradiciajn formojn. La diferencoj inter ambaŭ sistemoj ofte malfaciligas reciprokan legadon. Eĉ en Ĉinio mem tradiciaj ideogramoj sur tomboŝtonoj estas malfacile legeblaj por multaj homoj, kvankam en kaligrafio ili ankoraŭ estas ofte uzataj. Kvankam ĉina ideografio iam funkciis kiel vera pazigrafio en nord-orienta kaj sud-orienta Azio, ĝia rolo nun klare malfortiĝis. Laŭ la verkinto, tio dependas de kvar ĉefaj kialoj: ĉiu lando evoluigis propran skribsistemon pli taŭgan por sia lingvo; ideografio ne adaptiĝas bone al modernaj elektronikaj medioj; junuloj malpli emas lerni kompleksajn signojn; kaj la simpligo en Ĉinio malfaciligas komprenon por alilandanoj. Oni do povas konkludi, ke la influo de ĉina ideografio en Koreio kaj en nord-orienta kaj sud-orienta Azio signife malpliiĝis en la moderna epoko.
BAK Giwan
Koreio
BAK Giwan estas lingvisto pri la korea kaj Esperanto. Li instruis Esperanton ĉe la Esperanto-fako de la universitato Zaozhuang en Ĉinio.
|