Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Politiko

OPINIO

Pri norda anestezo kaj suda plumbo

Dum duonjarcento la reganta ideologio en la internacia scenejo temis pri „necesa” milito, morala imperativo, kiu pravigis deplojon de kruelaj armeoj, fumigacion de arbaroj kaj la masivan malliberigon de la plej feblaj elementoj en la provizoĉeno. Tamen, observante la latin-amerikan mapon, ni trovas neniun leĝvenkon, sed senĉesan sangospuron, kiu komenciĝis en Sankta Marta, Kolombio, kaj jam makulis preskaŭ ĉiun straton de la tuta kontinento.

Morto kaj hipokrito

La tiel nomata „Milito kontraŭ neleĝaj drogoj” funkciis sub racie nedaŭripova premiso, ke la ŝtato, per ekzercado de forto, kapablas nuligi la leĝojn de la merkato. Malgraŭ la svarmaj kritikoj kontraŭ la sovetia modelo, pro ties klopodo per la ŝtato neniigi la merkaton, la nuna norda strategio simple eĥas tiun saman iniciaton kun rezulto multe pli mortiga laŭ homaj nombroj. Ĉar, kiel bone komprenas ĉiu bazlernanto de ekonomiko, en la malfrua kapitalismo tiaj drogoj apartenas al neelasta merkato, kie ilia prezo ne signife ŝanĝas la mendokvanton, sed ja ŝanĝas la profitkvoton de la komercistoj kaj tio jam ade dotis la krimajn organizaĵojn per pafkapablo kaj koruptpovo superaj al tiuj de multaj naciaj ŝtatoj.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Luis OBANDO
Kanado


Luis OBANDO estas kolombia financisto, kiu loĝas en Kanado. Li kunlaboras kun kelkaj Esperanto-organizaĵoj.

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Luis Obando el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2026-01-29