Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Libroj

REAGO

La granda kaldrono

En sia recenzo pri La granda kaldrono (MONATO 2025/12, p. 25-26) Fernando Pita skribas: „... la titoloj, precipe originalaj, pri kiuj oni kelkfoje legas, ĉu en antologioj, ĉu en historioj de nia lingvo, estas tute malaperintaj kaj nenie troveblaj.”

Multaj tiaj titoloj ja estas troveblaj en la listo de brokantaĵoj de Internacia Esperanto-Arkivo je www.iespa.eu. Nun tie haveblas preskaŭ 4000 titoloj de libroj kaj 1000 titoloj de binditaj revuokolektoj.

Marc VANDEN BEMPT
Belgio

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Marc Vanden Bempt el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2026-01-05