MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

MANĜAĴOJ

Japchae: ĉu pastaĵo, aŭ ne?

Pastaĵoj troveblas en diversaj formoj tra la mondo de longa tempo. Ankaŭ en Koreio pastaĵoj el faruno ekzistis jam en la dinastio Goryeo (918–1392), kaj ĝi estis tiom multekosta manĝaĵo, ke ĝi nomiĝis janchi-guksu (festo-pastaĵo). Meze de la 17a jarcento la vere unika frandaĵo nomata japchae estis kreita kiel reĝa manĝaĵo kaj evoluis al formo simila al nudelo.

Origino

En la dinastio Joseon (1392–1897) la 15a reĝo Gŭanghaegun (1608–1623) verŝajne avidis gustumi ion pli bongustan ol tio, kion li jam manĝis antaŭe. Rimarkinte tion, iu kortegano mem kuiris kaj prezentis tute novan manĝaĵon faritan el pli ol 20 vegetaĵoj: kukumo, kukurbo, napo, diversaj fungoj, spinaco, melongeno k.a. Feliĉe, por la reĝo la manĝaĵo estis tiel bongusta, ke li plialtigis la postenon de la kortegano. La reĝo nomis ĝin japchae, ĉar la manĝaĵo estis kuirita mikse (jap) el diversaj vegetaĵoj (chae), kaj preskaŭ ĉiutage ĝuis ĝin.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

CHO Myung-ja
korespondanto de MONATO en Koreio


CHO Myung-ja estas prezidanto de Inĉon-Filio de KEA de 2006 kaj ĉefredaktoro de la organo La Lanterno Azia de Korea Esperanto-Asocio, de 2014.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cho Myung-ja el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2026-01-29