LibrojNur peniktuŝojJulian Modest (pseŭdonimo de Georgi Mihalkov, bulgaro naskita en Sofio en 1952) estas konstanta kontribuanto en ĉi tiu revuo, do ege konata; liaj rakontoj, aperintaj diversloke, kutimigis nin al blondulinoj kun longaj haroj kaj lazuraj okuloj kaj al okazaĵoj sen iu firme trudita konkludo, tiel ke la leganto povas imagi kelkajn malsamajn. Tio ja ne estas ja lia sola trajto: li aŭtoris romanojn, dramojn, eseojn, recenzojn, entute pli ol tridek librojn, kie la temoj estas sociaj kaj psikologiaj. Tri romanojn li verkis jam en la komencaj 1980aj jaroj; unu verko, Ni vivos!, estas dokumenta dramo pri Lidja Zamenhof. Li tradukis el la hungara en la bulgaran kaj inverse, loĝis dum ok jaroj en Budapeŝto, kie li edziĝis al hungara esperantistino, poste estis universitata lektoro pri Esperanto en Sofia Universitato. Li estis prezidanto (nun vicprezidanto) de la Esperanta PEN, membro de la Akademio de Esperanto kaj en 2024 honorita de UEA per la diplomo pri Elstara Arta Agado. Ofta kunlaboranto en Literatura Foiro kaj aliaj revuoj, tradukoj el liaj novelaroj aperis en pli ol deko da lingvoj. Sed la ĵus aperinta novelaro, La vendisto de feliĉo (titolo de la unua ero), kunigas rakontojn tre freŝe verkitajn, kiuj ne kaptiĝas de la samaj trajtoj: la koloroj de haroj kaj okuloj menciiĝas apenaŭ kelkajn fojojn en la tuta 95-paĝa libro. La dudek du rakontoj estas ne longaj (kelkaj ege mallongaj) kaj konsistas el nur unu priskriba peniktuŝo: iu plano, abrupta okazo malhelpas konkretiĝon, kaj fina moralaĵo, ofte nur unufraza aŭ simple lasata al sagaca leganto. Plej plaĉis al mi Maks, Lora kaj Roland, pri temo komuna al multaj seninfanaj paroj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Carlo MINNAJA
Julian Modest: La vendisto de feliĉo. Noveloj. Desegnoj de Ferenc Mihalkov. Eld. Libera, 2025. 93 paĝoj. ISBN 978-1-326-04016-1.Por mendi, iru al la Retbutiko.
|