EkonomioINTERNACIAJ FINANCOJDu novaj pagiloj: bita eŭro kaj StablecoinLa enkonduko de eŭro kiel komuna valuto en (parto de) Eŭropa Unio en 2002 kaj de la unuecaj bankkontonumeroj (IBAN) kelkajn jarojn poste simpligis la vivon de multaj eŭropanoj. Realigo de revo ŝajnis proksima: unu bankkarto uzebla ĉe ĉiuj komercoj kaj ĉiuj bankaŭtomatoj de la mondo. La revo restas revo. En Belgio la bankaŭtomatoj fulmrapide malaperis el la bankoficejoj (kiuj estis krome amase fermataj), sed la kreo de komuna reto de aŭtomatoj okazas multe malpli rapide. Ĉie la uzo de poŝtelefono anstataŭ karto estas stimulata. Ĉiu banko kaj ĉiu grandvendejo kreis sian propran apon por poŝtelefonoj. Malgrandaj komercoj ne plu scias, kion elekti inter la multaj sistemoj ekzistantaj por akcepti pagojn per bankkarto aŭ poŝtelefono. Tamen daŭras la investado en novajn pagilojn, pri kies utilo eblas dubi. Jen du ekzemploj. Ĉu iu leganto intencas uzi ilin? Cifereca eŭroEn 2020 la Eŭropa Centra Banko (ECB) aperigis raporton pri ebla enkonduko de cifereca eŭro (D€). Laŭdire tio estis reago al anonco en junio 2019 pri Libra, propra valuto de Facebook. Ekde tiam ECB regule aperigis novan raporton, kaj la Eŭropa Komisiono en 2023 prezentis leĝproponon. En novembro 2025 ECB anoncis, ke la prepara fazo finiĝis. Se Eŭropa Parlamento akceptos la leĝproponon, testoj povos okazi en 2027. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Roland ROTSAERT
korespondanto de MONATO en Belgio
|